Mia Libro kaj Poezio
En la malsupra vi vidos mian poezion, kiun mi skribis en turka lingvo en la jaro 1994 kaj estis esperantigita en la jaro 2021. Ĝia titolo estas “Italio kaj Vi” kaj estis eldonita je la februaro 2022 de Turka Stelo.
Mi interesiĝas pri Esperanto kiam mi trovas tempon de aliaj laboroj. Mi ne povas diri, ke mi povas rapide paroli en Esperanto. Sed mi ŝatas legi kaj skribi. Mi ankoraŭ bezonas multan tempon por kanti :)
Mi havas aliajn poeziojn. Mi eble iam eldonos ilin en Esperanto aŭ en Turka. Kaj mi eble skribos ankaŭ alian ion por plibonigi min.
1 Italio kaj Vi
Ili estis du aŭreoloj,
kiuj ornamis Italion,
tiu-nokte.
Unu de la luno
ŝvebanta sur gotikaj katedraloj.
La alia de vi,
reflektanta el la spegulo de Atena.
Ili estis du prizonuloj,
ekzilitaj en Italio,
kiam vi venis.
La unua, la tempo najlita en mia koro
dum mia tuta vivo.
La alia, la mallumo influanta
la tutan mondon.
Ili estis du kronoj,
regantaj super Italio,
ekde tiam.
La unua apartenis al via beleco,
valoranta al unikaj rubenoj.
La alia, apertenis al mi,
la princo de la lumo.
Ili estis du movetiĝoj,
aperantaj en Italio,
tiu-nokte.
La unua, apartenis al la ĝojo
de nia kuniĝo.
La alia, apartenis al la konstelacioj
de Perseo kaj Andromedo.
Ni estis en gondolo
kune kun vi en Venecio,
Ni estis du zodiakoj,
tiu-nokte en la ĉielo,
ni estis kune ĝiseterne,
tiu tage kaj en la estonteco.
Kvankam mi ne scias kiel klarigi
tion,
vi estas alie bela,
en mia revo en Venecio.
2 Klaku la malsupra jaketa bildo por vidi mia rakonto en Esperanto.
La libro en Google Play.
Mia retpoŝto estas bilgi@sedathan.net.tr
Ĉiuj rajtoj de ĉiu enhavo publikigita en ĉi tiu retejo apartenas al Sedat Han. Tamen, rajtoj kiel legi kaj elŝuti artikolojn estas donitaj al legantoj. Oni ne rajtas modifi kaj publikigi ĝin en alia loko. Eldonrajtoj de la libroj apartenas al la eldonejoj.
Krom se krima enhavo estas sendita, neniu el la informoj kaj mesaĝoj apartenantaj al la legantoj estas dividitaj kun triaj partioj kaj institucioj. Eblas, ke la opinioj kaj sugestoj de la leganto aperu en la retejo nur kun lia/ŝia konsento.